Description
Ni ofte forgesas, ke la virinoj, krom mamojn, havas ankaŭ cerbon. Cetere, ekzistas eĉ virinoj, kiuj – samkiel la aŭtorino – ne hezitas ĝin uzi.
Ĉi tio estas la unua en la merkato grafika romano postulanta engaĝiĝon, kiu provokas intelektan ludon, uzon de ne nur la vidkapablo, sed ankaŭ ion plian, por plene funkciigi la cerbon de la leganto – tiel, ke ĝi iĝu ankaŭ ties fetiĉo.
La reto de reciprokaj devigoj, emocioj, simpatioj aŭ malsimpatioj determinas nian funkciadon, influas humorojn kaj decidas pri la vivokvalito. Tamen la rilatoj kun niaj partneroj estas tio, kio povas plej forte ĝojigi aŭ malĝojigi. Se vi volas konstrui stabilajn, kontentigajn rilatojn, ĉi tiu grafika romano estas por vi. Ĝi helpos al vi rigardi dedistance ankaŭ al viaj rilatoj kaj danke al ĝi vi povos diagnozi la kialojn de la plej ofte aperantaj problemoj en la ĉiutaga vivo kun la alia homo.
La libro enhavas iom da erotikeco, 18+
En Esperanton la romanon tradukis Przemysław Wierzbowski. Provlegis kaj elstare riĉigis la tradukon Suso Moinhos, Nicola Ruggiero kaj Antonio Valén.
Recenzoj (anglalingvaj):
http://nerdlowdown.com/2016/06/08/brain-fetish-by-kinga-korska-review/
https://magicmarzipan.wordpress.com/2016/09/14/books-read-in-august-2016-%e2%80%a2-50bookschallenge/
http://comixireland.com/2016/08/02/review-brain-fetish/
http://pipedreamcomics.co.uk/review-brain-fetish-kinga-korska/
Recenzoj (pollingvaj):
Pri Cerba Fetiĉo en „Antyradio”:
Pezo | 0.38 kg |
Dimensioj | 24 x 1.6 x 17 cm |
Nombro de paĝoj | 189 |
Kovrilo | Mola, senbrila |
ISBN | 9788394842956 |
Heban –
Mi amas tiun komikson! Tre longe mi atendis ion tiel freŝan en Esperanto, kaj mi ne elreviĝis! La komikso estas pure difino de mojoseco. xD 100% rekomendinda kaj por viroj, kaj por virinoj, malgraŭ la iom sugesta kovrilo. 😉